Karaj Gastoj!

Koran saluton en Vilonya, en vilaĝeto - loĝanta preskaŭ dum mil jaroj- de departemento Veszprém. Nia logxloko situas ĉe la piedoj de Bakony, 8 km-ojn de Balatono, ĉe la okcidenta limo de Mezõföld, en la triangulo de "Veszprém-Várpalota- Balatonfûzfõ", do kie renkontiĝas diversaj pejzaĝoj, regionoj, pro tio ĝia ĉirkaŭaĵo estas varia eĉ sur malgranda areo. Ĝin karakterizas dolomitoj, karstaĵoj, kultivitaj koniferarbaroj kaj ondliniaj plugkampoj. Du ĉefaj pejzaĝaj kuriozaĵoj estas la rivereto Séd trafluanta tra la vilaĝo kaj la monto Sukori, kies duopa supro altiĝas super nia vilaĝo. La plej malnova konstruaĵo estas nia kalvinana preĝejo el al epoko -Árpád. Sur la bordo de rivereto en pluraj lokoj muelejoj kaj ties restaĵoj memorigas nin pri la agrokulturo kaj industrio prosperintaj en la XVII-XIX-aj jarcentoj. Nuntempe nia plej grava tasko estas la beligo de nia vivloko, elformigo de la pli vivkapabla natura medio, fortigo de kunaparteno dum kulturaj aranĝaĵoj. De Vilonya facile atingeblas Balatono, kaj Bakony por naturamikoj, kaj por tiuj, kiuj serĉas kulturajn kaj ekonomiajn kontaktojn, povas esti simpatia la proksimeco de Veszprém. Vilonya estas ideala loko por ripozi kaj por tiuj, kiuj volas ekkoni, malkovri la nordorientan regionon de Balatono. Dum niaj kulturaj kaj sportaranĝaĵoj vi povas konatiĝi -krom Vilonya- kun la proksimaj setlejoj, kun tiesneregistaraj organizoj, kaj kun nia ĝemelsetlejo Nyitracsehi.

Ni invitas vin, venu, vizitu nin, rigardu nian preĝejon, la muelejojn apud la rivereto, iru supren al la supro de monto Sukori, rigardu la orientan basenon de Balatono, kaj montaron Bakony. Venu kiel traveturanto, aŭ laŭcele, vi estos bonvenigita en nia vilaĝo, okaze de niaj aranĝaĵoj. Ni esperas, ke vi ekhavos longtempajn memorojn, kaj kiam vi venos al ni sekvontfoje, ni povos saluti vin kiel konatulon, amikon!